Ensaluto

Xi'an

Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an

Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an

 

Komunaj organizantoj: ILEI-CN, Xi’an-a Esperanto-Asocio

Dato: 21-a de Julio ĝis 11-a de Aŭgusto, 2013

Loko: Monaĥejo Tiefo 80km nordokcidente de Xi’an, Ĉinio

 

Programoj:

    Kursaro pri ABC,  gramatiko,  vortfarado,  traduko, legado kaj verkado, konversacio. Seminario pri interŝanĝo de spertoj kaj instru-metodoj, 

Sesio de Esperantologio.

 

Kotizo: 

¥300 RMB , la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, tranoktadon kaj lernolibrojn.

Portempa partoprenanto: ¥100 RMB por semajno aŭ malpli ol semajno, ¥ 200 por du semajnoj aŭ malpli ol du semajnoj.

    

Loĝado kaj Manĝado:  

2-4 lita ĉambro aŭ amasloĝejo (dependas de tiama kondiĉo de la Monaĥejo):   ¥15/persono/nokto ene de Monaĥejo Tiefo kun vegetalaj manĝoj. Ekster la Monaĥejo troviĝas restoracioj por nevegetaranoj.    

 

Kiel atingi la Monaĥejon Tiefo: 

bildo de Miaohui

Franca samideanino Michelle intervidiĝis kun samideanoj en Urbo Xi’an

Franca samideanino Michelle vojaĝas en Ĉinio kun turisma teamo. Ŝi jam vizitis kelkajn regionojn en Ĉinio. Kiam ŝi vizitis Urbon Xi’an, ŝi speciale renkontiĝis kun Miaohui kaj aliaj samideanoj el Ĉinio kaj brazilo. Miaohui donacis al ŝi diskojn kun legaĵoj kaj aŭdaĵoj de siaj esperantaj tradukoj, kiujn voĉlegis samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Xi’an-a Esperanto-asocio provizis grandan helpon per la gastigado kaj veturigado. Nun ŝi jam estas en Urbo Guilin, kaj post nelonge ŝi vizitos urbojn Ŝanhajo kaj Suzhou. Ni esperas, ke ŝi havos pli agrablan renkontiĝon kun lokaj samideanoj.

Modifi mesaĝon

bildo de Miaohui
Abonrilata enhavo


povigita de