Ensaluto

Informcentro de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto

28 julion – 4 aŭguston 2012, en la ĉefurbo de Vjetnamio - Hanojo okazis la 97-a Universala Kongreso de Esperanto, kiun partoprenis ĉirkaŭ 800 esperantistoj el pli ol 60 landoj.
Jam pli ol cent jarojn la Universala Kongreso restas la plej amasa ĉiujara esperantista evento. Mencii ĝin pere de la diversaj amaskomunikiloj estas bona rimedo konigi al la neesperantista publiko pri tio, ke Esperanto vivas kaj estas vaste uzata en pluraj landoj.
Des pli, ke nia lingvo ĉijare havas la 125-an jubileon.


Kiamaniere ĉikampe Esperanto povas sukcesi?


1) Ĉu vi partoprenis UK-97? Tiam nepre publikigu en via nacilingva blogo viajn impresojn pri la kongreso, rakontu tiamaniere al viaj samlandanoj kaj samlingvanoj pri via Esperanto-vojaĝo (eble aventuro :) ).
2) Ĉu vi fotis aŭ filmis dum UK? Publikigu ilin en la sociaj retoj kaj menciu tie Esperanton!
3) Ĉu vi estas profesia aŭ amatora ĵurnalisto? Faru raporton pri UK kaj Esperanto por via loka amaskomunikilo.
...


Se vi bozonas helpon, havas iujn demandojn aŭ volas komuniki pri iu prikongresa mencio en la nacilingvaj amaskomunikiloj, sendu mesaĝon al retumanto@gmail.com


Ligiloj:


Pri la kongreso en retejo de UEA (ankaŭ elŝuteblas plena kolekto de la Kongresaj Kurieroj): http://uea.org/kongresoj/uk_2012.html

Retejo de LKK


Kelkaj jamaj mencioj pri UK-97:


World Esperanto Congress opens in Hanoi

97th World Congress of Esperanto opens in Vietnam's capital

Google в резолюции конгресса эсперантистов

Breakfast @ Tuoitrenews – August 5


Aliĝu al dissendolisto pri la gazetara informkampanjo ĉirkaŭ UK-oj!


povigita de